↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 9

1 Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco
atestas kun mi per la Sankta Spirito, 2 ke mi havas grandan
malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro. 3 Ĉar mi volus, ke mi
estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ
la karno; 4 kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la
gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la
promesoj; 5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas
Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. 6 Sed la
afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne
ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael; 7 nek, ĉar ili estas
idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni nomos vian
idaron. 8 Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de
Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro. 9
Ĉar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo Mi venos,
kaj estos filo ĉe Sara. 10 Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis
per unu, nia patro Isaak 11 (ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis,
nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu
laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), 12 estis dirite
al ŝi: La pli granda servos la malpli grandan. 13 Kiel estas
skribite: Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.

14 Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne! 15 Ĉar
Li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi
kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 16 Tial do tio apartenas ne al
tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.
17 Ĉar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin konservis,
ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia
nomo sur la tuta tero. 18 Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas;
kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas.

19 Vi do diras al mi: Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas
al Lia volo? 20 Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi
respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi
faris min tiel? 21 Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la
argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon
por malhonoro? 22 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron
kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de
kolero, taŭgajn por pereo; 23 kaj por ke Li konatigu la riĉon de
Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por
gloro, 24 nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed
ankaŭ el la nacianoj? 25 Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea:

     La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo,
     Kaj la neamatinon amatino.
26   Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas
          Mia popolo,
     Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

27 Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de
Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos; 28
ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj
tranĉe mallongigante ĝin. 29 Kiel Jesaja diris antaŭe:

     Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon,
     Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.

30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon,
atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; 31 sed ke
Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon. 32
Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili
falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo; 33 kiel estas skribite:

     Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de
          alfrapiĝo;
     Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

Sekva Ĉapitro →