↑ Enhavo

Romanoj

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al
la evangelio de Dio, 2 kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj
en la sanktaj skriboj, 3 pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro
de David laŭ la karno, 4 la difinita Filo de Dio en potenco laŭ
la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj--Jesuo
Kristo, nia Sinjoro, 5 per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon
por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo, 6 inter kiuj
estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo; 7 al ĉiuj, kiuj estas en
Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de
Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

8 Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj, ke via
fido estas proklamata tra la tuta mondo. 9 Ĉar mia atestanto
estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia
Filo, ke mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj, 10 ĉiam
petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo
de Dio. 11 Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian
spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj; 12 tio estas, por ke
estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via
kaj mia. 13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi
celis veni al vi (sed mi estas malhelpita ĝis nun), por ke mi
havu iom da frukto ĉe vi, kiel ankaŭ ĉe la aliaj nacioj. 14 Mi
estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al
senprudentuloj. 15 Tial laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la
evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo. 16 Ĉar mi ne hontas
pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu,
kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj. 17 Ĉar la
justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas
skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.

18 Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia
malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en
maljusteco; 19 ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar
Dio elmontris ĝin al ili. 20 Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la
kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj,
nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda
pledo; 21 ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek
estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro
mallumiĝis. 22 Pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis, 23 kaj
ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj
de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj.

24 Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al
malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem; 25 kiuj
ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la
kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.

26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj
ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; 27 kaj tiel same
ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis
en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon
kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.

28 Kaj ĉar ili malŝatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis
ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecaĵojn; 29
plenigite de ĉia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco;
plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj, 30
kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj,
elpensantaj malbonaĵojn, malobeemaj al gepatroj, 31 senprudentaj,
nefidindaj, neparencamaj, senkompataj; 32 kiuj, sciante pri la
juĝo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur
mem faras ilin, sed ankaŭ konsentas al la farantoj de ili.

Sekva Ĉapitro →