↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 19

1 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Paŭlo, trapasinte la supran
regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn disĉiplojn, 2 li
diris al ili: Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi
ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraŭ eĉ ne aŭdis, ĉu estas
Sankta Spirito. 3 Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis?
Kaj ili diris: En la bapton de Johano. 4 Kaj Paŭlo diris: Johano
baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu
al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo. 5 Kaj tion
aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 6 Kaj kiam
Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur
ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis. 7 Kaj ili
ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.

8 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro
de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.
9 Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon
antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn,
kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos. 10 Kaj tio daŭris
dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj,
aŭdis la vorton de la Sinjoro. 11 Kaj Dio faris per la manoj de
Paŭlo eksterordinarajn miraklojn; 12 tiel ke al la malsanuloj oni
alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj
forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris. 13 Sed ankaŭ
kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super
tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro
Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas.
14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris. 15
Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas,
kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi? 16 Kaj la viro, en kiu
estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj
superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj
vunditaj. 17 Kaj tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj
kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin ĉiujn, kaj la nomo de la
Sinjoro Jesuo grandiĝis. 18 Multaj ankaŭ el la kredantoj venis,
kaj konfesis, montrante siajn agojn. 19 Kaj ne malmultaj el tiuj,
kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj
bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian
valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj. 20
Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.

21 Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte
Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li
diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon. 22 Kaj
sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj
Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.

23 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la
Vojo. 24 Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis
arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da
okupo; 25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj
laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni
havas bonajn enspezojn. 26 Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en
Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam
influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas
manfarita, estas ne-dioj; 27 kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu
nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda
diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia
majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras. 28
Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante:
Granda estas Artemis de la Efesanoj. 29 Kaj la urbo pleniĝis de
tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron,
ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de
Paŭlo. 30 Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la
disĉiploj tion ne permesis al li. 31 Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj
de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne
riski sin en la teatron. 32 Kriadis ili do diverse ion kaj alion,
ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial
ili kunvenis. 33 Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron,
kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano,
kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo. 34 Sed sciiĝinte, ke li estas
Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis: Granda
estas Artemis de la Efesanoj! 35 Kaj kiam la urboskribisto
kvietigis la amason, li diris: Ho Efesanoj, ĉu do ekzistas homo
nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de
Artemis la granda kaj de la elĉiela falintaĵo? 36 Ĉar tio do ne
estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion
senpripense. 37 Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek
templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino. 38 Se do Demetrio
kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj
estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu
kontraŭ alia. 39 Sed se vi faras esploron pri io alia, tio
decidiĝos en la laŭleĝa kunveno. 40 Ĉar estas danĝero, ke oni
akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de
motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon.
41 Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.

Sekva Ĉapitro →