↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

La Agoj

Ĉapitro 17

1 Kaj vojaĝinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en
Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj; 2 kaj laŭ sia kutimo
Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el
la Skriboj, 3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi
kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante: Ĉi tiu Jesuo, kiun mi
predikas al vi, estas la Kristo. 4 Kaj unuj el ili estis
konvinkitaj, kaj kunsortiĝis kun Paŭlo kaj Silas; kaj el la piaj
Grekoj granda amaso, kaj el la ĉefaj virinoj ne malmultaj. 5 Sed
la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo,
kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la
domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo. 6 Sed
ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la
urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon,
alestas ankaŭ ĉi tie; 7 ilin Jason akceptis; kaj ili ĉiuj agas
kontraŭ la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia reĝo,
Jesuo. 8 Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn,
kiuj tion aŭdis. 9 Kaj ĉi tiuj, ricevinte garantiaĵon de Jason
kaj la aliaj, liberigis ilin.

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Paŭlon kaj Silason nokte al Berea;
kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj. 11 Kaj
ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la
vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por
konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj. 12 Tial multaj el ili
kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el
la viroj. 13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciiĝis, ke ankaŭ en
Berea la vorto de Dio estas proklamita de Paŭlo, ili venis ankaŭ
tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason. 14 Kaj tiam
la fratoj tuj forsendis Paŭlon, por ke li iru ĝis la marbordo;
sed Silas kaj Timoteo restis ankoraŭ tie. 15 Kaj la gvidantoj de
Paŭlo kondukis lin ĝis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj
Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.

16 Kaj dum Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en
li, kiam li vidis la urbon idolplena. 17 Tial li rezonadis en la
sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo
ĉiutage kun la renkontitoj. 18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj
Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri
ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris: Li ŝajnas esti proklamanto de
fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon. 19 Kaj
ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni
povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? 20 Ĉar
fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion
signifas tiuj aferoj. 21 (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj
fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi
ion plej novan.) 22 Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj
diris:

Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al
diaĵoj. 
23 Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi
trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA.
Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. 24 La Dio,
kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem
Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj;
25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus,
ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; 26 kaj el unu
origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta
supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de
iliaj loĝejoj; 27 por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus
ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu
el ni; 28 ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ
iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro. 29 Tial ni,
estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ
arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado. 30 Kaj la
tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al
ĉiuj homoj, ke ili pentu; 31 tial Li difinis tagon, en kiu Li
juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte
garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la
mortintoj.

32 Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed
aliaj diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio. 33 Kaj tiel Paŭlo
eliris el inter ili. 34 Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis,
inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata
Damaris, kaj aliaj kun ili.

Sekva Ĉapitro →