↑ Enhavo

La Agoj

Ĉapitro 1

1 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri ĉio, kion Jesuo
komencis fari kaj instrui, 2 ĝis la tago, kiam li estis akceptita
supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj,
kiujn li elektis; 3 al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris
sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili
kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio; 4 kaj kunestante,
li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson
de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi; 5 ĉar kiel Johano
baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe
da tagoj.

6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, ĉu en ĉi
tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? 7 Kaj li diris al
ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro
rezervis en Sia aŭtoritato. 8 Sed vi ricevos povon, kiam la
Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en
Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej
malproksima parto de la tero. 9 Kaj tion dirinte, li
suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for
de iliaj okuloj. 10 Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam
li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; 11 kiuj
ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la
ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la
ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.

12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata
Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de
sabata vojaĝo. 13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la
supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo,
Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo,
kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo. 14 Ĉiuj ĉi
tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj,
kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.

15 Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris
(kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek): 16
Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta
Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis
gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17 Ĉar li estis kalkulita
inter ni kaj ricevis sian parton en ĉi tiu servado. 18 (Tiu ja
akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte
kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis.
19 Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke
en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas,
Kampo de Sango.) 20 Ĉar estas skribite en la Psalmaro:

     Lia loĝejo dezertiĝu,
     Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto;

kaj:

     Lian oficon ricevu alia.

21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu
la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni, 22 komencante de la
bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for
de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo. 23 Kaj
ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis
Justo, kaj Mattiason. 24 Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro,
kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi
elektis, 25 por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj
apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko. 26
Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li
estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

Sekva Ĉapitro →