↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Johano

Ĉapitro 21

1 Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro
de Tiberias; kaj li montris sin jene. 2 Estis kune Simon Petro,
kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la
filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. 3 Simon Petro
diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ
iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun
nokton ili nenion kaptis. 4 Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la
marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. 5 Tiam
Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili
respondis al li: Ne. 6 Kaj li diris al ili: Ĵetu la reton ĉe la
dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj
pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni. 7 Tiu
disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Ĝi estas la Sinjoro.
Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al
si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. 8
Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne
malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la
reton plenan de fiŝoj. 9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili
vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj
panon. 10 Jesuo diris al ili: Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus
kaptis. 11 Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al
la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam
estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis. 12 Jesuo diris al
ili: Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin
demandi: Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro. 13 Jesuo
venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la
fiŝon. 14 Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj
disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj.

15 Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro: Simon, filo de
Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li: Jes, Sinjoro;
vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Paŝtu miajn ŝafidojn.
16 Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: Simon, filo de Jona, ĉu
vi min amas? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin
amas. Li diris al li: Zorgu pri miaj ŝafoj. 17 Li diris al li la
trian fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro
ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: Ĉu vi min amas? kaj
respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin
amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn. 18 Vere, vere, mi
diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi
volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia
vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. 19 Tion li diris,
montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte
tion, li diris al li: Sekvu min. 20 Petro, sin turninte, vidis
malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al
lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro: Sinjoro, kiu estas la
perfidanta vin?). 21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:
Sinjoro, kaj kion pri ĉi tiu? 22 Jesuo diris al li: Se mi volas,
ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. 23 Tial
inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen
Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed: Se mi volas, ke li
restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?

24 Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:
kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.

25 Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi
supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne
havus lokon por la skribotaj libroj.