↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 24

1 Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al
la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis. 2 Kaj ili
trovis la ŝtonon derulita for de la tombo. 3 Kaj enirinte, ili ne
trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4 Kaj dum ili embarasiĝis
pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5 kaj dum
ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi
serĉas la vivanton inter la mortintoj? 6 Li ne estas ĉi tie, sed
leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis
ankoraŭ en Galileo, 7 dirante, ke la Filo de homo devas esti
transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la
trian tagon releviĝi. 8 Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9 kaj
reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj
al ĉiuj ceteraj. 10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj
Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili
rakontis tion al la apostoloj. 11 Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili
kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12 Sed Petro
leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn
solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

13 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata
Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. 14 Kaj
ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. 15 Kaj dum ili
interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj
iris kun ili. 16 Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili
lin ne rekonis. 17 Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj,
kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja
mieno. 18 Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:
Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie
okazis en ĉi tiuj tagoj? 19 Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili
diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca
age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; 20 kaj kiel la
ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al
morto, kaj lin krucumis. 21 Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu
elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la
tria tago, de kiam tio okazis. 22 Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj
el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, 23 kaj ne
trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion
de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. 24 Kaj iuj el nia kunularo
iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin
ili ne vidis. 25 Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore
malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! 26 Ĉu la
Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? 27
Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili
el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28 Kaj ili alproksimiĝis al
la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen
iros. 29 Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas
preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por
resti ĉe ili. 30 Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis
panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31 Kaj
iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis
nevidebla por ili. 32 Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne
brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis
al ni la Skribojn? 33 Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris
al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj
kunuloj, kaj dirantaj: 34 La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al
Simon. 35 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj
kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

36 Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj
diris al ili: Paco al vi. 37 Sed terurite kaj timigite, ili
supozis, ke ili vidas spiriton. 38 Kaj li diris al ili: Kial vi
maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? 39 Vidu
miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj
vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min
havanta. 40 Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj
siajn piedojn. 41 Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj
miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? 42 Kaj
ili donis al li pecon de rostita fiŝo. 43 Kaj li prenis, kaj
manĝis antaŭ ili.

44 Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis
al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio
estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj
en la psalmoj. 45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili
komprenu la Skribojn; 46 kaj li diris al ili: Tiel estas
skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj
la trian tagon; 47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu
predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem.
48 Vi estas atestantoj pri tio. 49 Kaj jen mi elsendos sur vin la
promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per
potenco de supre.

50 Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn
manojn, li benis ilin. 51 Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de
ili kaj estis suprenportita en la ĉielon. 52 Kaj adorkliniĝinte
al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; 53 kaj estis
konstante en la templo, glorante Dion.