↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 22

1 Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
2 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu
mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.

3 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el
la nombro de la dek du. 4 Kaj li foriris kaj interparolis kun la
ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili. 5 Kaj
ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon. 6 Kaj li promesis, kaj
serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon. 8
Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni
la Paskon, por ke ni ĝin manĝu. 9 Kaj ili diris al li: Kie vi
volas, ke ni pretigu? 10 Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos
enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da
akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros. 11 Kaj vi diros
al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en
kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? 12 Kaj li montros al
vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu. 13 Kaj ili iris
kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la
Paskon.

14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.
15 Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun
Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos; 16 ĉar mi diras al vi: Mi ne
manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. 17 Kaj
ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu
kaj dividu inter vi; 18 ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos
el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio. 19 Kaj
li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis
al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi;
ĉi tion faru por memorigo pri mi. 20 Sammaniere ankaŭ la kalikon
post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova
interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi. 21 Sed jen la
mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo. 22 Ĉar
la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro,
de kiu li estos perfidata! 23 Kaj ili komencis diskuti inter si:
kiu el ili faros tion.

24 Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias
la plej granda. 25 Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj
faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili,
oni nomas Bonfarantoj. 26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la
pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas
ĉefa, kiel la servanto. 27 Ĉar kiu estas la pli granda, la
sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed
mi estas meze de vi kiel la servanto. 28 Sed vi estas tiuj, kiuj
restadis apud mi en miaj tentoj; 29 kaj mi difinas por vi regnon,
kiel mia Patro difinis por mi; 30 por ke vi manĝu kaj trinku ĉe
mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du
tribojn de Izrael. 31 Simon, Simon, jen Satano postulis vin
ĉiujn, por kribri kiel tritikon; 32 sed mi preĝis por vi, ke via
fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn
fratojn. 33 Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta
akompani eĉ al malliberejo kaj al morto. 34 Kaj li diris: Mi
diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje
malkonfesos, ke vi min konas.

35 Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako
kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi? 36 Kaj ili diris: Nenio. Kaj li
diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ
sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu
glavon. 37 Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas
plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio,
kio rilatas al mi, havas sian finon. 38 Kaj ili diris: Sinjoro,
jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.

39 Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj
la disĉiploj lin sekvis. 40 Kaj veninte al la loko, li diris al
ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton. 41 Kaj li iris for de ili
proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis, 42 dirante:
Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen
plenumiĝu ne mia volo, sed Via. 43 Kaj aperis antaŭ li anĝelo el
la ĉielo, fortigante lin. 44 Kaj estante en agonio, li preĝis pli
fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj
sur la teron. 45 Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la
disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo, 46 kaj diris al
ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.

47 Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis
nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis
al Jesuo, por kisi lin. 48 Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi
perfidas per kiso la Filon de homo? 49 Kaj kiam tiuj, kiuj
ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu
per glavo? 50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro,
kaj detranĉis lian dekstran orelon. 51 Sed Jesuo responde diris:
Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin. 52 Kaj
Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj
pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj
bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston? 53 Kiam mi estis ĉiutage inter
vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi
tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

54 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon
de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime. 55 Kaj kiam oni
ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis
meze de ili. 56 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la
fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris: 57 Ĉi tiu ankaŭ estis
kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas. 58
Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas
el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas. 59 Kaj post la daŭro
de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi
tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano. 60 Sed Petro
diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ
parolis, la koko kriis. 61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj
alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro,
ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min
malkonfesos. 62 Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.

63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. 64 Kaj ili
ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin
frapis? 65 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.

66 Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj
ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian
sinedrion, kaj diris: 67 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed
li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos; 68 kaj se mi
demandos, vi ne respondos. 69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos
dekstre de la Potenco de Dio. 70 Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do
estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas. 71
Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem
aŭdis el lia propra buŝo.

Sekva Ĉapitro →