↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 5

1 Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de
Dio, li staris apud la lago Genesaret; 2 kaj li vidis du ŝipetojn
starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili,
kaj lavis la retojn. 3 Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu
apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo.
Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto. 4 Kaj
kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo,
kaj mallevu la retojn por akirado. 5 Kaj responde Simon diris:
Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen
laŭ via diro mi mallevos la retojn. 6 Kaj tion farinte, ili
enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; 7
kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke
ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ
ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. 8 Sed Simon Petro, tion vidinte,
falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho
Sinjoro, ĉar mi estas pekulo. 9 Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun
ili akiris, miro kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj estis kun li, 10 kaj
tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis
kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun
vi estos kaptisto de homoj. 11 Kaj kiam ili surbordigis siajn
ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.

12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro;
kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin,
dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 13 Kaj li
etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita.
Kaj tuj la lepro foriris de li. 14 Kaj li ordonis al li, ke li
diru al neniu: Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele
oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili. 15
Sed la famo pri li des pli multe disvastiĝis; kaj grandaj
homamasoj kunvenis, por aŭskulti kaj por esti sanigitaj je siaj
malsanoj. 16 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj preĝadis.

17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj ĉeestis
Fariseoj kaj leĝinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el ĉiu vilaĝo
de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la
Eternulo alestis, por sanigi ilin. 18 Kaj jen viroj alportis sur
lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj
meti lin antaŭ li. 19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas
enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton,
kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ
Jesuo. 20 Kaj vidante ilian fidon, li diris: Ho viro, viaj pekoj
estas al vi pardonitaj. 21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj
komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas
blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? 22 Sed Jesuo,
eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas
en viaj koroj? 23 Kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas al
vi pardonitaj, aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 24 Sed por ke vi
sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni
pekojn--li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj
prenu vian liteton, kaj iru al via domo. 25 Kaj tuj li leviĝis
antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia
domo, glorante Dion. 26 Kaj mirego kaptis ĉiujn, kaj li gloris
Dion; kaj ili pleniĝis de timo, dirante: Ni vidis mirindaĵojn
hodiaŭ.

27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi,
sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min. 28 Kaj li
forlasis ĉion, kaj leviĝis, kaj sekvis lin. 29 Kaj Levi faris
grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da
impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili. 30 Kaj la
Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj,
dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?
31 Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas
kuraciston, sed la malsanuloj. 32 Mi venis, por alvoki ne
justulojn, sed pekulojn al pento. 33 Kaj ili diris al li: La
disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same
ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj
trinkas. 34 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi povas igi la filojn de
la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili? 35 Sed venos
tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili
fastos en tiuj tagoj. 36 Kaj li ankaŭ parolis al ili parabolon:
Neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan
veston; ĉar alie li ŝirus la novan, kaj ankaŭ la flikaĵo el la
nova ne harmonius kun la malnova. 37 Kaj neniu enverŝas novan
vinon en malnovajn felsakojn; ĉar alie la nova vino krevigus la
felsakojn, kaj ĝi mem elfluus, kaj la felsakoj detruiĝus. 38 Sed
novan vinon oni devas enverŝi en novajn felsakojn. 39 Kaj neniu,
trinkinte malnovan vinon, deziras novan; ĉar li diras: La malnova
estas preferinda.

Sekva Ĉapitro →