↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 2

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta
mondo estu registrita. 2 Ĉi tiu estis la unua registrado, farita,
kiam Kirenio estis reganto de Sirio. 3 Kaj ĉiuj iris, por esti
registritaj, ĉiu al sia urbo. 4 Kaj Jozef ankaŭ supreniris el
Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu
estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de
David, 5 por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis
graveda. 6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. 7
Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj
kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la
gastejo.

8 Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj
nokte gardis sian gregon. 9 Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris
apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili
timis per granda timo. 10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu;
ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos
al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo
de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. 12 Kaj jen la
signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en
staltrogo. 13 Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela
armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:

14   Gloro al Dio en la supera alto,
     Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj
diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun
okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16 Kaj rapidante,
ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton
kuŝantan en la staltrogo. 17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la
diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. 18 Kaj ĉiuj
aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. 19 Sed
Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia
koro. 20 Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri
ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al
li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li
estis en la ventro. 22 Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado
laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti
lin al la Eternulo, 23 kiel estas skribite en la leĝo de la
Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita
al la Eternulo; 24 kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas
dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du
kolombidojn. 25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis
Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon
de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. 26 Kaj estis
montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li
vidos la Kriston de la Eternulo. 27 Kaj li venis per la Spirito
en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo,
por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo, 28 tiam li ricevis lin
en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

29   Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,
     Laŭ Via vorto, en paco,
30   Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31   Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32   Lumon por malkaŝo al la gentoj,
     Kaj gloron de Via popolo Izrael.

33 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis
parolita pri li; 34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria,
lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de
multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; 35 kaj ankaŭ
vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj
malkaŝiĝu. 36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el
la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia
edzo de post sia virgeco, 37 kaj estinte vidvino okdek kvar
jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj
preĝoj nokte kaj tage. 38 Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi
dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la
elaĉeton de Jerusalem. 39 Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme
al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo
Nazaret.

40 Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco;
kaj la graco de Dio estis sur li.

41 Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo.
42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de
la festo; 43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia
returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj
tion ne sciis; 44 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili
iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj
konatoj; 45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem,
serĉante lin. 46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo,
kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante
al ili demandojn; 47 kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia
kompreno kaj liaj respondoj. 48 Kaj ili miris, vidante lin, kaj
lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen
via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. 49 Kaj li diris al ili:
Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo
de mia Patro? 50 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis
al ili. 51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton,
kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn
dirojn en sia koro.

52 Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio
kaj homoj.

Sekva Ĉapitro →