↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 28

1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la
semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la
tombon. 2 Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la
Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la
ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. 3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj
lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; 4 kaj pro timo al li la
gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. 5 Kaj la anĝelo
responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas
Jesuon, la krucumitan. 6 Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel
li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. 7 Kaj iru
rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj,
kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi
sciigis al vi. 8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj
granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj. 9 Kaj jen
Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili
ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. 10 Tiam Jesuo
diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en
Galileon, kaj tie ili min vidos.

11 Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj
rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn. 12 Kaj kunveninte
kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la
soldatoj multe da mono, 13 dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis
nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis. 14 Kaj se la
provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de
ĉia zorgo. 15 Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis
instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.

16 Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun
Jesuo jam difinis al ili. 17 Kaj kiam ili vidis lin, ili
adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis. 18 Kaj Jesuo venis al ili,
kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo
kaj sur la tero. 19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante
ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta
Spirito; 20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi.
Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la
mondaĝo.