↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 19

1 Kaj kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, li foriris el Galileo,
kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan; 2 kaj grandaj
homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.

3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas
permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo? 4 Kaj responde li
diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin
vira kaj virina, 5 kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj
sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?
6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis,
tion homo ne disigu. 7 Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis
doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin? 8 Li diris al ili:
Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi
viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. 9 Sed mi diras
al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj
edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la
forsenditino, tiu adultas. 10 La disĉiploj diris al li: Se tia
estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi. 11
Sed li diris al ili: Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun diron, sed
nur tiuj, al kiuj tio estas donita. 12 Ĉar estas eŭnukoj, kiuj
estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj
estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin
pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.

13 Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur
ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin. 14 Sed Jesuo
diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el
tiaj estas la regno de la ĉielo. 15 Kaj metinte la manojn sur
ilin, li foriris de tie.

16 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi
faru, por ke mi ricevu eternan vivon? 17 Li diris al li: Kial vi
min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi
deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn. 18 Li diris al
li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne
parolu malveran ateston; 19 Respektu vian patron kaj vian
patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 20 La junulo
diris al li: Ĉion tion mi observis; kio ankoraŭ mankas al mi? 21
Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn
posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la
ĉielo; kaj venu, sekvu min. 22 Sed aŭdinte tiun diron, la junulo
foriris malĝoja, ĉar li havis multajn posedaĵojn.

23 Kaj Jesuo diris al siaj disĉiploj: Vere mi diras al vi:
Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo. 24 Kaj cetere
mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de
kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 25 Kiam la
disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas
esti savita? 26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe
homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla. 27 Tiam Petro
responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion
do ni havos? 28 Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke vi,
kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur
la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante
la dek du tribojn de Izrael. 29 Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ
fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn
pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. 30 Sed
multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

Sekva Ĉapitro →