↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Malaĥi

Ĉapitro 4

1 Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam ĉiuj malhumiluloj
kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos
ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke ĝi ne restigos al ili
radikon nek branĉon. 2 Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon,
leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi
eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj. 3 Kaj vi
piedpremos la malpiulojn, ĉar ili estos polvo sub la plandoj de
viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi aranĝos, diras la Eternulo
Cebaot.

4 Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li
sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn. 5 Jen Mi
sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj
timinda tago de la Eternulo; 6 kaj li returnos la koron de la
patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj,
por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.