↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 14

1 Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havaĵon
meze de vi. 2 Mi kolektos ĉiujn naciojn milite kontraŭ
Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos
detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros
en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la
urbo. 3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraŭ tiuj nacioj,
kiel iam Li militis en tago de batalo. 4 Liaj piedoj en tiu tempo
stariĝos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaŭ Jerusalem
oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendiĝos en la mezo en du
partojn, de oriento ĝis okcidento, tiel, ke fariĝos tre granda
valo, unu duono de la monto forŝoviĝos norden kaj la dua duono
suden. 5 Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, ĉar la
intermonta valo atingos ĝis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la
tertremo en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo; tiam venos la
Eternulo, mia Dio, kune kun ĉiuj sanktuloj. 6 En tiu tago ne
estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo. 7 Kaj tio estos
tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur
vespere montriĝos lumo. 
8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el
Jerusalem, duono de ĝi al la maro orienta kaj duono al la maro
okcidenta; ĝi fluados en somero kaj en vintro. 9 Kaj la Eternulo
estos Reĝo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos
sola, kaj Lia nomo estos sola. 10 La tuta lando fariĝos ebenaĵo,
de Geba ĝis Rimon, sude de Jerusalem; ĉi tiu altiĝos kaj staros
sur sia loko, de la Pordego de Benjamen ĝis la loko de la unua
pordego, ĝis la Pordego Angula, kaj de la turo de Ĥananel ĝis la
reĝaj vinpremejoj. 11 Kaj oni loĝos en ĝi, kaj anatemo ne plu
ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster ĉia danĝero. 12 Kaj tia
estos la plago, per kiu la Eternulo frapos ĉiujn popolojn, kiuj
batalis kontraŭ Jerusalem: ilia karno putros, kiam ili staros
ankoraŭ sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj
ilia lango putros en ilia buŝo. 13 En tiu tempo estos inter ili
granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj ĉiu kaptos la manon
de sia proksimulo, kaj leviĝos lia mano kontraŭ lian proksimulon.
14 Eĉ Judujo militos kontraŭ Jerusalem, kaj oni kolektos la
havaĵon de ĉiuj nacioj ĉirkaŭe, tre multe da oro, arĝento, kaj
vestoj. 15 Tia sama plago estos sur la ĉevaloj, muloj, kameloj,
azenoj, kaj sur ĉiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj. 16 Ĉiuj
restintoj el ĉiuj nacioj, kiuj venis kontraŭ Jerusalemon, venados
ĉiujare, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, kaj
por festi la feston de laŭboj. 17 Se iu el la gentoj de la tero
ne iros en Jerusalemon, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la
Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. 18 Se la
gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos
ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne
venos, por festi la feston de laŭboj. 19 Tio estos puno de
Egiptujo, kaj puno de ĉiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la
feston de laŭboj. 20 En tiu tempo sur la tintiloj de la ĉevaloj
estos skribite: SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la
domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaŭ la altaro. 21 Kaj
ĉiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la
Eternulo Cebaot; kaj ĉiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj
kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la
Eternulo Cebaot en tiu tempo.