↑ Enhavo

Ĥagaj

Ĉapitro 1

1 En la dua jaro de la reĝo Dario, en la sesa monato, en la unua
tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto
Ĥagaj al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj
al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante: 2 Tiele diras
la Eternulo Cebaot: Tiu popolo diras, ke ankoraŭ ne venis la
tempo, por konstrui la domon de la Eternulo. 3 Sed aperis vorto
de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: 4 Ĉu por vi mem
estas nun la ĝusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum
tiu domo estas ruinoj? 5 Nun tiele diras la Eternulo Cebaot:
Pripensu bone vian staton: 6 vi semas multe, sed enportas
malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo. 7 Tiele diras la Eternulo
Cebaot: Pripensu bone vian staton. 8 Iru sur la monton, prenu
lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos ĝin favore, kaj Mi
montros Mian gloron, diras la Eternulo. 9 Vi atendis multon, sed
montriĝis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion
Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro
tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras ĉiu al sia domo. 10
Pro tio la ĉielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn
produktaĵojn. 11 Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la
montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur
ĉion, kion produktas la tero, ankaŭ sur la homon, sur la bruton,
kaj sur ĉiun laboron de la manoj.

12 Zerubabel, file de Ŝealtiel, kaj la ĉefpastro Josuo, filo de
Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo aŭskultis la voĉon de la
Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto Ĥagaj, kun kiuj
lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la
Eternulon. 13 Kaj Ĥagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la
popolo en la nomo de la Eternulo jene: Mi estas kun vi, diras la
Eternulo. 14 Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel,
filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la
ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta
cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la
Eternulo Cebaot, ilia Dio, 15 en la dudek-kvara tago de la sesa
monato, en la dua jaro de la reĝo Dario.

Sekva Ĉapitro →