↑ Enhavo

Ĥabakuk

Ĉapitro 1

1 Profetaĵo, kiun laŭvizie eldiris la profeto Ĥabakuk.

2 Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos, mi krios
al Vi pri perfortaĵo, kaj Vi ne helpos? 3 Kial Vi devigas min
vidi maljustaĵon, rigardi mizeraĵon? Rabado kaj perfortado estas
antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco. 4 Tial la instruo perdis
sian forton, la justeco neniam venkas; ĉar la malvirtulo
superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas
malĝustaj. 5 Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; ĉar
en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al
vi. 6 Ĉar jen Mi levos la Ĥaldeojn, nacion kruelan kaj lertan,
kiu trairos la tutan larĝon de la tero, por ekposedi loĝejojn,
kiuj ne apartenas al ĝi. 7 Terura kaj timinda ĝi estas; ĝia
juĝado kaj regado dependas de ĝi mem. 8 Pli rapidaj ol leopardoj
estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj
amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu
rapidas al manĝaĵo. 9 Ĉiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta
ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel
sablon. 10 Reĝojn ili mokas, regantoj estas ridataĵo por ili;
ĉiun fortikaĵon ili mokas; ili ŝutas teron, kaj venkoprenas. 11
Tiam ŝanĝiĝas ilia spirito, transiras kaj fariĝas peka, kaj ilia
forto fariĝas ilia dio. 
12 Sed Vi estas ja de ĉiam, ho Eternulo,
mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin
por juĝo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni. 13 Viaj okuloj
estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustaĵon Vi ne
povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam
malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li? 14 Kial Vi
faras la homojn kiel fiŝoj en la maro, kiel rampaĵoj, kiuj ne
havas reganton? 15 Ĉiujn ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia
reto, amasigas per sia fiŝreto; kaj tial ili ĝojas kaj triumfas.
16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia
fiŝreto; ĉar per ĉi tiuj grasiĝis ilia parto kaj boniĝis ilia
manĝaĵo. 17 Ĉu por tio ili devas ĵetadi sian reton kaj senĉese
mortigadi naciojn senindulge?

Sekva Ĉapitro →