↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Miĥa

Ĉapitro 7

1 Ho ve al mi! ĉar mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj
kaj de restaĵo de vinberoj, kiu ne trovas beron manĝeblan; bonan
maturan frukton deziras mia animo. 2 Malaperis piuloj en la
lando, kaj ne troviĝas justulo inter la homoj; ĉiuj insidas, por
verŝi sangon, unu la alian ĉasas, por pereigi lin. 3 Por pravigi
malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la juĝisto pagon;
la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn. 4
La plej bona inter ili estas kiel dornarbetaĵo, la justulo estas
kiel pikaĵa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via
puno; tiam ili ne scios, kion fari. 5 Ne kredu al proksimulo, ne
fidu amikon; kontraŭ tiu, kiu kuŝas ĉe via brusto, gardu la
aperturon de via buŝo; 6 ĉar filo malhonoras patron, filino
batalas kontraŭ sia patrino, bofilino kontraŭ sia bopatrino; la
domanoj de homo estas liaj malamikoj.

7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo;
mia Dio min aŭskultos. 8 Ne ĝoju pri mi, mia malamikino: kvankam
mi falis, mi releviĝos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo
estas lumo por mi. 9 La koleron de la Eternulo mi portos, ĉar mi
pekis antaŭ Li, ĝis Li esploros mian aferon kaj faros juĝon super
mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.
10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto ŝin kovros pro tio,
ke ŝi diris al mi: Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj
ŝin rigardos tiam, kiam ŝi estos piedpremata, kiel koto sur la
stratoj. 11 En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en
tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime. 12 En tiu tempo oni
venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la
Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto. 13 La lando
estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.

14 Paŝtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu
loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili paŝtiĝu en Baŝan
kaj Gilead, kiel en la tempo antikva. 15 Kiel en la tempo de via
eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindaĵojn. 16 La
nacioj vidos kaj hontos, malgraŭ ilia tuta potenco; ili metos la
manon sur la buŝon, iliaj oreloj surdiĝos. 17 Ili lekos polvon,
kiel serpento; kiel la rampaĵoj sur la tero, kun tremado ili
elvenos el siaj kaŝejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili
ekrespektos Vin. 18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas
malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia
heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas
bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn
malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn
pekojn. 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al
Abraham, kiel Vi ĵuris al niaj patroj en la tempo antikva.