↑ Enhavo

Obadja

Ĉapitro 1

1 Vizio de Obadja.

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni aŭdis de
la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Leviĝu, ni
iru milite kontraŭ lin. 2 Vidu, Mi faris vin malgranda inter la
nacioj; vi estas tre malestimata. 3 La fiereco de via koro
delogis vin; loĝante en la fendegoj de rokoj, sur via alta
sidejo, vi diras en via koro: Kiu depuŝos min sur la teron? 4 Sed
se vi eĉ leviĝus tiel alte, kiel aglo, aŭ se vi aranĝus vian
neston inter la steloj, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras
la Eternulo. 5 Ĉu ŝtelistoj venis al vi, aŭ noktaj rabistoj?
kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili ŝtelus nur tiom, kiom
sufiĉus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus
ja forgesitajn berojn. 6 Kiel forte Esav estas priserĉita kaj
liaj kaŝejoj estas traesploritaj! 7 Al la limo vin puŝis ĉiuj
viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin viaj amikoj; la
manĝantoj de via pano metis sub vin kaptilon, kiun vi eĉ ne
rimarkis. 8 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la
saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav. 9 Ektimos
viaj kuraĝuloj, ho Teman, por ke ĉiuj sur la monto de Esav estu
ekstermitaj per mortigo. 10 Pro tio, ke vi premis vian fraton
Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por ĉiam. 11 En
la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian
militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn
pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaŭ estis kiel unu el
ili. 12 Vi devus ne rigardi la malfeliĉan tagon de via frato, la
tagon de lia forpuŝiteco, kaj vi devus ne ĝoji pri la idoj de
Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia
mizero. 13 Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la
tago de ilia malfeliĉo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la
tago de ilia malfeliĉo, nek tuŝi ilian havaĵon en la tago de ilia
malfeliĉo. 14 Vi devus ne stari ĉe la vojdisiĝo, por ekstermi
iliajn forsaviĝintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago
de malfeliĉo. 15 Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo
kontraŭ ĉiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi
meritas, tio venos sur vian kapon. 
16 Ĉar kiel vi trinkis sur Mia
sankta monto, tiel trinkos ĉiam ĉiuj nacioj; ili trinkos, trinkos
ĝisfunde, ĝis ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj. 17 Sed sur la
monto Cion estos saviĝo, kaj ĝi estos sankta; kaj la domo de
Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis. 18 La domo de Jakob
estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav
estos pajlo, oni ekbruligos ĝin kaj ekstermos ĝin, kaj neniu
restos el la domo de Esav; ĉar la Eternulo tion diris. 19 Kaj la
sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la loĝantoj de la
malaltaĵo la Filiŝtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la
kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon. 20 Kaj tiu
multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana ĝis Carfat
kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn
sudajn. 21 Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por juĝi la
monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.