↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hoŝea

Ĉapitro 12

1 Efraim paŝtas venton, postkuras la orientan venton; kun ĉiu
tago li faras pli da mensogaĵoj kaj da idolaĵoj; li faras
interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon. 2 Sed ankaŭ
kun Jehuda la Eternulo havas juĝon, kaj Li punos Jakobon laŭ lia
konduto, laŭ liaj agoj Li repagos al li. 3 Ankoraŭ en la ventro
li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio. 4 Li
luktis kun anĝelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en
Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni. 5 La Eternulo
estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo. 6 Returnu do vin al
via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian
Dion.

7 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi; 8
kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en
ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi
estus pekinta. 9 Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando
Egipta; Mi ankoraŭ denove loĝigos vin en tendoj, kiel en la tagoj
de festo. 10 Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da
vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie. 11 En Gilead
estis idoloj, sed ili fariĝis senvaloraĵo; en Gilgal oni
oferbuĉis bovojn, sed iliaj altaroj fariĝis kiel ŝtonamasoj sur
la sulko de la kampo. 12 Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio,
Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi. 13 Kaj
per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per
profeto Li gardis lin. 14 Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia
sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj
hontindaĵoj.

Sekva Ĉapitro →