↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 15

1 Profetaĵo pri Moab:

En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-
Moab. 2 Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por
plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas
kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj. 3 Sur siaj stratoj ili
ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj
ĝemkrias, konsumiĝas per plorado. 4 Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis
Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab,
lia animo tremas en li. 5 Mia koro krias pro Moab; liaj
forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo
supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim
leviĝas kriado de malfeliĉo. 6 Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis,
ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne
ekzistas. 7 Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian
ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj. 8 Ĉar
la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia
plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado. 9 Ĉar la akvo de
Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur
Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de
la lando.

Sekva Ĉapitro →