↑ Enhavo

Predikanto

Ĉapitro 1

1 Vortoj de la Predikanto, filo de David, reĝo en Jerusalem.

2 Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj,
ĉio estas vantaĵo. 3 Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj
laboroj, kiujn li laboras sub la suno? 4 Generacio foriras kaj
generacio venas, kaj la tero restas eterne. 5 Leviĝas la suno kaj
subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas.
6 Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia
irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. 7 Ĉiuj
riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al
kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. 8 Ĉiuj aferoj
estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de
vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. 9 Kio estis, tio
estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio
nova sub la suno. 10 Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio
estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ
ni. 11 Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la
posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos
poste.

12 Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem. 13 Kaj
mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio
fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la
homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. 14 Mi vidis ĉiujn aferojn,
kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj
entreprenoj ventaj. 15 Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj
mankantan oni ne povas kalkuli. 16 Mi meditis kun mia koro tiele:
Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj
estis antaŭ mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da saĝo
kaj scio. 17 Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la
saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke
ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo. 18 Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe
da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas
siajn dolorojn.

Sekva Ĉapitro →