↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 146

1    Haleluja!
     Gloru, ho mia animo, la Eternulon.
2    Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo,
     Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
3    Ne fidu eminentulojn,
     Homidon, kiu ne povas helpi.
4    Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;
     Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.
5    Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,
     Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
6    Kiu kreis la ĉielon kaj la teron,
     La maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
     Kiu gardas la veron eterne;
7    Kiu faras justecon al la prematoj,
     Donas panon al la malsataj.
     La Eternulo liberigas la malliberulojn;
8    La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;
     La Eternulo restarigas la kurbigitojn;
     La Eternulo amas la virtulojn;
9    La Eternulo gardas la enmigrintojn,
     Subtenas orfon kaj vidvinon;
     Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
10   La Eternulo reĝas eterne,
     Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj.
     Haleluja!

Sekva Ĉapitro →