↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 138

De David.

1    Mi gloras Vin el mia tuta koro;
     Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
2    Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo,
     Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
     Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
3    En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min,
     Vi donis forton al mia animo.
4    Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero,
     Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
5    Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo;
     Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
6    Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas
          humilulon,
     Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
7    Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian
          vivon;
     Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon,
     Kaj Via dekstra mano min helpas.
8    La Eternulo plenumos por mi.
     Ho Eternulo, Via boneco estas eterna;
     La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.

Sekva Ĉapitro →