↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 136

1    Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,
     Ĉar eterna estas Lia boneco.
2    Gloru la Dion de la dioj,
     Ĉar eterna estas Lia boneco.
3    Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,
     Ĉar eterna estas Lia boneco.
4    La sola faranto de grandaj mirakloj,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
5    Kiu saĝege kreis la ĉielon,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
6    Kiu etendis la teron super la akvo,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
7    Kiu kreis grandajn lumojn,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
8    La sunon, por regi en la tago,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
9    La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
10   Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
11   Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
12   Per forta mano kaj etendita brako,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
13   Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
14   Kaj trairigis Izraelon tra ĝi,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
15   Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan
          Maron,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
16   Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
17   Kiu batis grandajn reĝojn,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
18   Kaj mortigis reĝojn potencajn,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
19   Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
20   Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
21   Kaj donis ilian landon kiel heredon,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
22   Heredon al Lia sklavo Izrael,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
23   Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
24   Kaj liberigis nin de niaj premantoj,
     Ĉar eterna estas Lia boneco;
25   Kiu donas panon al ĉiu karno,
     Ĉar eterna estas Lia boneco.
26   Gloru la Dion de la ĉielo,
     Ĉar eterna estas Lia boneco.

Sekva Ĉapitro →