↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 95

1    Venu, ni kantu al la Eternulo;
     Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
2    Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
     Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
3    Ĉar granda Dio estas la Eternulo
     Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
4    Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,
     Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
5    Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,
     Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
6    Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
     Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
7    Ĉar Li estas nia Dio,
     Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia
          mano.
     Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
8    Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
     Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
9    Kiam viaj patroj Min incitis,
     Esploris kaj vidis Mian faron.
10   Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
     Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
     Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11   Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
     Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Sekva Ĉapitro →