↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 93

1    La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
     La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
     Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
2    De antikve estas fortika Via trono;
     Vi estas de eterne.
3    Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
     Levas la riveroj sian bruon;
4    Pli ol la bruo de multego da akvo,
     Ol la potencaj ondoj de la maro,
     Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
5    Viaj leĝoj estas tre fidindaj;
     Via domo estas ornamita de sankteco,
     Ho Eternulo, por eterne.

Sekva Ĉapitro →