↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 87

De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.

1    Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
2    La Eternulo amas la pordegojn de Cion
     Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
3    Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio.          Sela.
4    Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
     Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
     Jen tiu tie naskiĝis.
5    Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
     Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
6    La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
     Ĉi tiu tie naskiĝis.                                   Sela.
7    Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
     Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

Sekva Ĉapitro →