↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 84

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.

1    Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
2    Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
     Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3    Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
     En kiu ĝi tenas siajn idojn:
     Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
4    Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
     Ili laŭdas Vin konstante.                              Sela.
5    Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
     Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6    Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
     Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7    Ili iras de forto al forto,
     Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8    Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
     Aŭskultu, ho Dio de Jakob!                             Sela.
9    Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
     Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10   Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
     Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
     Ol loĝi en tendoj de malvirto.
11   Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
     Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
     Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12   Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

Sekva Ĉapitro →