↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 82

Psalmo de Asaf.

1    Dio stariĝis en Dia anaro;
     Inter la dioj Li juĝas.
2    Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
     Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?           Sela.
3    Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
     Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4    Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
     El la mano de malvirtulo ilin savu.
5    Ili ne scias kaj ne komprenas,
     En mallumo ili marŝas;
     Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
6    Mi diris: Vi estas dioj,
     Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7    Sed vi mortos, kiel homoj,
     Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8    Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
     Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

Sekva Ĉapitro →