↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 75

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.

1    Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;
     Proksima estas Via nomo;
     Oni rakontas Viajn miraklojn.
2    Kiam Mi elektos tempon,
     Mi faros justan juĝon.
3    Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj;
     Mi fortikigis ĝiajn kolonojn.                          Sela.
4    Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu;
     Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
5    Ne levu supren vian kornon,
     Ne parolu kun nefleksebla kolo;
6    Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento
     Kaj ne de la dezerto venas alteco.
7    Nur Dio estas juĝanto;
     Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
8    Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,
     Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi;
     Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de
          la tero.
9    Kaj mi eterne predikos,
     Mi kantos al la Dio de Jakob.
10   Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;
     Altiĝos la kornoj de virtulo.

Sekva Ĉapitro →