↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 70

Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.

1    Volu, ho Dio, savi min;
     Ho Eternulo, rapidu helpi min.
2    Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
     Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
3    Kun honto iru returne tiuj,
     Kiuj diras al mi: Ha, ha!
4    Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
     Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
     Granda estas Dio.
5    Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
     Ho Dio, rapidu al mi.
     Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
     Ho Eternulo, ne malrapidu.

Sekva Ĉapitro →