↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 67

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.

1    Dio nin korfavoru kaj benu;
     Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.                   Sela.
2    Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
     En ĉiuj popoloj Vian savon.
3    Danku Vin popoloj, ho Dio,
     Danku Vin ĉiuj popoloj.
4    Ĝoju kaj kantu gentoj,
     Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
     Kaj gentojn sur la tero Vi regas.                      Sela.
5    Danku Vin popoloj, ho Dio,
     Danku Vin ĉiuj popoloj.
6    La tero donis sian frukton;
     Benos nin Dio, nia Dio.
7    Benos nin Dio;
     Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

Sekva Ĉapitro →