↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 61

Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David.

1    Aŭskultu, ho Dio, mian krion;
     Atentu mian preĝon.
2    De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia
          koro:
     Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
3    Ĉar Vi estis mia rifuĝejo,
     Fortika turo kontraŭ malamiko.
4    Lasu min loĝi eterne en Via tendo,
     Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj.            Sela.
5    Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
     Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
6    Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
     Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
7    Li restu eterne antaŭ Dio;
     Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
8    Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
     Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

Sekva Ĉapitro →