↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 32

Instruo de David.

1    Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko
          estas kovrita.
2    Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian
          kulpon
     Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3    Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
     De mia ĉiutaga ploregado.
4    Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
     La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero.  Sela.
5    Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
     Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
     Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.                 Sela.
6    Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
     Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7    Vi estas mia ŝirmo;
     Kontraŭ sufero Vi min gardos,
     Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos.                    Sela.
8    Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi
          devas iri;
     Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
9    Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
     Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
     Alie ili ne venos al vi.
10   Multajn frapojn havas la malpiulo;
     Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
11   Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
     Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

Sekva Ĉapitro →