↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 28

De David.

1    Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
     Mia Roko, ne silentu al mi;
     Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj,
     Kiuj iras en la tombon.
2    Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi,
     Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
3    Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj,
     Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj,
     Dum malbono estas en ilia koro.
4    Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj;
     Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili;
     Redonu al ili, kion ili meritas.
5    Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo
     Kaj la farojn de Liaj manoj,
     Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

6    Glorata estu la Eternulo,
     Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
7    La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo;
     Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
     Tial ekĝojas mia koro,
     Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
8    La Eternulo estas ilia forto,
     Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
9    Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
     Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

Sekva Ĉapitro →