↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 20

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1    La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero;
     Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
2    Li sendu al vi helpon el la sanktejo,
     Kaj el Cion Li vin fortigu.
3    Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn,
     Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li.                Sela.
4    Li donu al vi tion, kion deziras via koro;
     Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
5    Ni estos gajaj pro Via venko,
     Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.
     La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
6    Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;
     Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo,
     Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7    Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
     Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
8    Ili ŝanceliĝas kaj falas,
     Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
9    Ho Eternulo, savu;
     La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

Sekva Ĉapitro →