↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 11

Al la ĥorestro. De David.

1    Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
     Kial vi diras al mia animo:
     Flugu kiel birdo sur vian monton?
2    Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
     Almetis sagon sian al la tendeno,
     Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
3    Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
     Kion povas fari la justulo?
4    La Eternulo estas en Sia sankta templo;
     La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
     Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
5    La Eternulo elprovas justulon;
     Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
6    Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj
          sulfuron;
     Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
7    Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
     La piulo vidos Lian vizaĝon.

Sekva Ĉapitro →