↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 8

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.

1    Ho Eternulo, nia Sinjoro,
     Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
     Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
2    Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
     Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
     Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
3    Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
     La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
4    Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
     Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
5    Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;
     Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
6    Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
     Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
7    Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
     Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
8    La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
     Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.
9    Ho Eternulo, nia Sinjoro,
     Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Sekva Ĉapitro →