↑ Enhavo

Psalmaro

LIBRO UNUA

Psalmo 1

1    Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
     Nek staras sur vojo de pekuloj,
     Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
2    Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
     Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
3    Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
     Donanta sian frukton en sia tempo,
     Kaj kies folio ne velkas;
     Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
4    Ne tiel estas la malpiuloj;
     Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
5    Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
     Nek la pekuloj en societo de piuloj.
6    Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj;
     Sed la vojo de malpiuloj pereos.

Sekva Ĉapitro →