↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ijob

Ĉapitro 25

1 Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2    Regado kaj timigo estas ĉe Li,
     Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3    Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn?
     Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
4    Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio?
     Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5    Vidu, eĉ la luno ne estas hela
     Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
6    Des pli homo, la vermo!
     Kaj homido, la tineo!

Sekva Ĉapitro →