↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ester

Ĉapitro 3

1 Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon,
filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian
seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li. 2 Kaj ĉiuj servantoj
de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj
ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la
reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin
vizaĝaltere. 3 La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego
de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la
reĝo? 4 Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin,
tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de
Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas
Judo. 5 Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas
sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero. 6 Sed li
trovis nesufiĉa meti la manon sur Mordeĥajon; ĉar oni diris al
li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi
ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ, la
popolon de Mordeĥaj. 7 En la unua monato, tio estas en la monato
Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis
pur'on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de
monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar. 8
Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo,
disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via
regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj,
kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo
tiel restigi ilin. 9 Se al la reĝo plaĉas, oni preskribu ekstermi
ilin; tiam dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de
la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo. 10 Tiam la reĝo
deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de
Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj. 11 Kaj la reĝo diris
al Haman: La arĝento estas transdonata al vi, kaj ankaŭ la
popolo, por fari al ĝi tion, kio plaĉas al vi. 12 Kaj oni vokis
la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek-tria
tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la
satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu
regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia
skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la
reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la
reĝo. 13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de
la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de
junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago,
en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato
Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu. 14 Kopio de la letero estis
transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj
popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago. 15 La kurieroj
eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en
la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed
la urbo Ŝuŝan estis konsternita.

Sekva Ĉapitro →