↑ Enhavo

Ester

Ĉapitro 1

1 Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis
de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj. 2 En tiu
tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la
kastelurbo Ŝuŝan, 3 en la tria jaro de lia reĝado, li faris
festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la
potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj
regionestroj, kiuj estis ĉe li, 4 montrante la grandan riĉecon de
sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da
tagoj, dum cent okdek tagoj. 5 Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo
faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de
la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena
korto de la reĝa palaco. 6 Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj,
fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj
ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur
podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro. 7 La trinkaĵon
oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la
aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo. 8 La
trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis
al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de
ĉiu. 9 Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la
reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ. 
10 En la sepa tago, kiam la koro
de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona,
Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis
antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ, 11 ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al
la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la
princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela. 12 Sed la reĝino Vaŝti
ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj.
Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li. 13
Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj
(ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo
kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro; 14 kaj la plej proksimaj al
li estis: Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj
Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton
rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la
regno): 15 Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro
tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan
per la eŭnukoj? 16 Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la
princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo,
sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas
en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ; 17 ĉar la ago de la reĝino
fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn
edzojn, dirante: La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la
reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris. 18 Nun la Persaj kaj Medaj
princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel
same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro
kaj da ĉagreno. 19 Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de
la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo
kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon
Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino,
kiu estas pli bona ol ŝi. 20 Kiam la ordono, kiun la reĝo faris,
estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam
ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la
malgrandaj. 21 La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj
la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan. 22 Kaj li sendis
leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia
skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu
ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia
popolo.

Sekva Ĉapitro →