↑ Enhavo

Ezra

Ĉapitro 1

1 En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la
vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la
spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en
sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 2 Tiele diras Ciro, reĝo de
Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de
la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en
Jerusalem, kiu estas en Judujo. 3 Kiu inter vi estas el Lia tuta
popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu
estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de
Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem. 4 Kaj al ĉiu, kiu
restis, en kiu ajn loko li loĝas, la loĝantoj de lia loko helpu
al li per arĝento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun
memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem. 5 Kaj
leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj
la pastroj kaj la Levidoj, ĉiu, en kiu Dio vekis lian spiriton,
por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem. 6 Kaj ĉiuj
iliaj ĉirkaŭantoj helpis al ili per arĝentaj objektoj, per oro,
per alia havo, per brutoj, kaj per multekostaĵoj, krom ĉiuj
memvolaj donacoj. 7 Kaj la reĝo Ciro elportigis la vazojn de la
domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el
Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj dioj; 8 Ciro, reĝo de
Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu
laŭkalkule transdonis ilin al Ŝeŝbacar, princo de la Judoj. 9 Kaj
jen estas ilia nombro: da oraj pelvoj tridek, da arĝentaj pelvoj
mil, da tranĉiloj dudek naŭ, 10 da oraj kalikoj tridek, da
arĝentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil. 11 La
nombro de ĉiuj vazoj oraj kaj arĝentaj estis kvin mil kvarcent.
Ĉion ĉi tion kunportis Ŝeŝbacar ĉe la foriro de la forkaptitoj el
Babel en Jerusalemon.

Sekva Ĉapitro →