↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 23

1 Jen estas la lastaj vortoj de David:

     Parolas David, filo de Jiŝaj,
     Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita,
     La sanktoleito de la Dio de Jakob,
     Kantverkisto en Izrael:
2    La spirito de la Eternulo parolas per mi,
     Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
3    La Dio de Izrael parolis,
     Al mi diris la Roko de Izrael:
     Justulo regas super homoj,
     Li regas en timo antaŭ Dio.
4    Kaj li estas kiel la lumo de mateno,
     Kiam leviĝas la suno,
     De mateno sennuba,
     Kiam post la pluvo
     Elkreskas la verdaĵo el la tero.
5    Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo?
     Ĉar Li faris kun mi eternan interligon,
     Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata;
     Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
6    La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj,
     Kiujn oni ne povas preni per la mano;
7    Sed se iu volas ektuŝi ilin,
     Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco;
     Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.

8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta
en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la
Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo. 9 Post li
estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la
tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis
tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris, 10 tiam li leviĝis kaj
frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la
glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la
popolo returniĝis post li nur por rabakiri. 11 Post li estis
Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase
en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo
forkuris de la Filiŝtoj, 12 tiam li stariĝis en la mezo de la
kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la
Eternulo donis grandan helpon. 13 Kaj iris tri el la tridek
ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam;
kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim. 14
David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj
estis tiam en Bet-Leĥem. 15 Kaj David esprimis deziron kaj diris:
Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud
la pordego? 16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la
tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu
estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne
volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo, 17 kaj diris:
Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la
sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis
trinki ĝin. Tion faris la tri herooj. 18 Abiŝaj, frato de Joab,
filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia
lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 19
De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion
li ne eniris. 20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto
multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li
ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago. 21
Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la
Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la
lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra
lanco. 22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis
gloran nomon inter la tri herooj. 23 Inter la tridek li estis
plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin
lia korpogardistestro.

24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de
Dodo, el Bet-Leĥem, 25 Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod, 26 Ĥelec,
la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, 27 Abiezer la
Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido, 28 Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj,
la Netofaano, 29 Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo
de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, 30 Benaja, la Piratonano,
Hidaj el Naĥale-Gaaŝ, 31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la
Baĥurimano, 32 Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de
Jaŝen, 33 Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano,
34 Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de
Aĥitofel, la Giloano, 35 Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,
36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido, 37 Celek, la
Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de
Ceruja, 38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 39 Urija, la
Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.

Sekva Ĉapitro →