↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Rut

Ĉapitro 4

1 Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen
preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:
Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis
kaj sidiĝis. 2 Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejaĝuloj de la
urbo, kaj diris: Sidiĝu ĉi tie. Kaj ili sidiĝis. 3 Kaj li diris
al la parenco: Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia
frato Elimeleĥ, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab; 4
kaj mi decidis sciigi vin, dirante: Aĉetu en la ĉeesto de la
loĝantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi
volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi,
por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj
mi estas via postproksimulo. Tiu diris: Mi volas elaĉeti. 5 Tiam
Boaz diris: Samtempe, kiam vi aĉetos la kampon el la mano de
Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaŭ
prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia
heredaĵo. 
6 Kaj la parenco diris: Mi ne povas elaĉeti al mi, por
ke mi ne pereigu mian propran heredaĵon; elaĉetu al vi mian
aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti. 7 Sed de la antikva
tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por
firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia
proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael. 8 La parenco diris
al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon. 9 Kaj Boaz
diris al la plejaĝuloj kaj al la popolamaso: Hodiaŭ vi estas
atestantoj, ke mi aĉetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis
al Elimeleĥ kaj al Kiljon kaj Maĥlon; 10 kaj ankaŭ Ruton, la
Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon,
por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la
nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la
pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ. 11 Kaj la tuta
ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la
plejaĝuloj, respondis: Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke
la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj
Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu
sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem; 12 kaj
via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun
naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi
de tiu junulino. 
13 Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia
edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi
gravedecon, kaj ŝi naskis filon. 14 Kaj la virinoj diris al
Naomi: Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco
hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael; 15 kaj li estu al vi
ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino,
kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis
lin. 16 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian
bruston kaj fariĝis ĝia vartistino. 17 Kaj la najbarinoj donis al
li nomon, dirante: Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin
Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.

18 Kaj jen estas la generacioj de Perec: al Perec naskiĝis
Ĥecron, 19 al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab, 20
al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma, 21 al
Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed, 22 al Obed naskiĝis
Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.