↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 25

1 Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi
kun la filinoj de Moab. 2 Kaj ili invitadis la popolon al la
oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ
iliaj dioj. 3 Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la
kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael. 4 Kaj la Eternulo diris al
Moseo: Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la
Eternulo kontraŭ la suno, kaj deturniĝos de Izrael la furiozo de
la kolero de la Eternulo. 5 Kaj Moseo diris al la juĝistoj de
Izrael: Mortigu ĉiu siajn homojn, kiuj aliĝis al Baal-Peor. 6 Kaj
jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj
Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la
tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la
tabernaklo de kunveno. 7 Kiam tion vidis Pineĥas, filo de
Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la
komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon. 8 Kaj li iris post
la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaŭ, la
Izraelidon kaj la virinon tra ŝia ventro; kaj tiam ĉesiĝis la
punfrapado de la Izraelidoj. 9 Kaj la nombro de la mortintoj per
la punfrapado estis dudek kvar mil.

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Pineĥas, filo
de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon
de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne
ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco. 12 Tial diru: Jen Mi
donas al li Mian interligon pri paco; 13 kaj ĝi estu por li kaj
por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke
li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn. 14 La
nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la
Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la
Simeonidoj; 15 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis
Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Estu malamikoj
al la Midjanidoj kaj batu ilin; 18 ĉar ili estas malamikoj al vi
per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la
filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de
la punfrapado pro Peor.

Sekva Ĉapitro →