↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 26

1 La tabernaklon faru el dek tapiŝoj el tordita bisino, kaj el
blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn faru
sur ili. 2 La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la
larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por ĉiuj
tapiŝoj. 3 Kvin tapiŝoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la
kvin ceteraj tapiŝoj estu ankaŭ kunigitaj unu kun la alia. 4 Kaj
faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la
rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la
ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo. 5 Kvindek maŝojn
faru sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn faru sur la rando de tiu
tapiŝo, sur kiu estas la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj devas
esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia. 6 Kaj faru kvindek
orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la
hoketoj, por ke la tabernaklo fariĝu unu tutaĵo. 7 Kaj faru
tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu
tiajn tapiŝojn faru. 8 La longo de ĉiu tapiŝo estu tridek ulnoj,
kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por
la dek unu tapiŝoj. 9 Kaj kunigu kvin tapiŝojn aparte kaj ses
tapiŝojn aparte, kaj la sesan tapiŝon faldu duige antaŭ la
tabernaklo. 10 Kaj faru kvindek maŝojn sur la rando de la
ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn
sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo. 11 Kaj faru kvindek kuprajn
hoketojn, kaj metu la hoketojn en la maŝojn, por ke vi kunigu la
tendon kaj ĝi estu unu tutaĵo. 12 Kaj el la superflua pendanta
parto de la tapiŝoj de la kovro, duono de la superflua tapiŝa
parto superpendu super la malantaŭa flanko de la tabernaklo. 13
Kaj po unu ulno ĉiuflanke el la superflua longo de la tapiŝoj
superpendu super ambaŭ flankoj de la tabernaklo, por kovri ĝin.
14 Kaj faru kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj
ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.

15 Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia
ligno. 16 Dek ulnoj estu la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj
duono la larĝo de ĉiu tabulo. 17 Du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo,
alĝustigitaj unu al la alia; tiel faru ĉe ĉiuj tabuloj de la
tabernaklo. 18 Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo: dudek
tabuloj staru sur la flanko suda. 19 Kaj kvardek arĝentajn bazojn
faru sub la dudek tabuloj: du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du
pivotoj. 20 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko
norda, estu dudek tabuloj, 21 kaj kvardek arĝentaj bazoj por ili,
po du bazoj sub ĉiu tabulo. 22 Kaj sur la malantaŭa flanko de la
tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn. 23 Kaj du tabulojn faru
en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko. 24 Ili
estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel
ĝi estu kun ili ambaŭ; por ambaŭ anguloj ili estu. 25 Tiel estu
ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub
ĉiu tabulo. 26 Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la
tabuloj de unu flanko de la tabernaklo, 27 kaj kvin riglilojn por
la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn
por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo,
okcidente. 28 Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj ŝoviĝu de
unu fino ĝis la alia. 29 Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn
ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn
tegu per oro. 30 Starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis
montrita al vi sur la monto.

31 Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el
tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur ĝi. 32
Kaj pendigu ĝin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj
havantaj orajn hokojn kaj arĝentajn bazojn. 33 Kaj pendigu la
kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la
keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la
sanktejo kaj la plejsanktejo. 34 Kaj metu la fermoplaton sur la
keston de atesto en la plejsanktejo. 35 Kaj starigu la tablon
ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la
suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.
36 Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua,
purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;
37 kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj
tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por
ili kvin kuprajn bazojn.

Sekva Ĉapitro →