↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 50

1 Tiam Jozef ĵetis sin sur la vizaĝon de sia patro, kaj ploris
super li kaj kisis lin. 2 Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj
kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis
Izraelon. 3 Kaj pasis super li kvardek tagoj; ĉar tiel longe
daŭras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek
tagojn.

4 Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la
domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al
Faraono jene: 5 Mia patro ĵurigis min, dirante: Jen mi mortas; en
mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min
enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni. 6
Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li ĵurigis
vin. 7 Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris
ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de
la lando Egipta, 8 kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj
la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn
kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Goŝen. 9 Kun ili
iris ankaŭ ĉaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda. 10
Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili
faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia
patro dum sep tagoj. 11 Kiam la loĝantoj de la lando Kanaana
vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: Ĝi estas granda
funebro ĉe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-
Micraim. Ĝi estas transe de Jordan. 
12 Kaj liaj infanoj faris kun
li, kiel li ordonis al ili. 13 Kaj liaj filoj forportis lin en la
landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno,
kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo kiel tomban posedaĵon de el
Efron la Ĥetido, antaŭ Mamre.

14 Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj ĉiuj,
kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili
enterigis lian patron. 15 Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia
patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al
ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li? 16 Tial ili sendis
al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaŭ sia morto jene:
17 Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj
fratoj kaj ilian pekon, ĉar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu
do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef
ploris, kiam ili parolis al li. 18 Kaj iris liaj fratoj mem kaj
ĵetis sin teren antaŭ li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
19 Sed Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas anstataŭ Dio?
20 Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon,
por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da
homoj. 21 Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj
li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.

22 Kaj Jozef loĝis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj
Jozef vivis cent dek jarojn. 23 Kaj Jozef vidis ĉe Efraim
infanojn ĝis la tria generacio; ankaŭ la infanoj de Maĥir, filo
de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef. 24 Kaj Jozef diris al
siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin
el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak,
kaj Jakob. 25 Kaj Jozef ĵurigis la filojn de Izrael, dirante:
Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie. 26
Kaj Jozef mortis en la aĝo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis
lin kaj metis lin en ĉerkon en Egiptujo.