↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 23

1 Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la
jaroj de la vivo de Sara. 2 Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu
estas Ĥebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri
pri Sara kaj plori pri ŝi. 3 Kaj Abraham leviĝis for de sia
mortintino, kaj diris al la filoj de Ĥet jene: 4 Fremdulo kaj
pasloĝanto mi estas ĉe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo
inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ
mi. 5 Kaj la filoj de Ĥet respondis al Abraham, dirante al li: 6
Aŭskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la
plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni
rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon. 7
Kaj Abraham leviĝis, kaj profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la
lando, antaŭ la filoj de Ĥet. 8 Kaj li diris al ili jene: Se
plaĉas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ
mi, tiam aŭskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Coĥar,
9 ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino
de sia kampo; por plena sumo da mono li donu ĝin al mi inter vi
por tomba posedaĵo. 10 Kaj Efron sidis inter la filoj de Ĥet, kaj
respondis Efron la Ĥetido al Abraham aŭdeble por la filoj de Ĥet,
antaŭ ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante: 11
Ne, mia sinjoro, aŭskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la
kavernon, kiu estas sur ĝi, al vi mi donas, antaŭ la okuloj de la
filoj de mia popolo mi donas ĝin al vi; enterigu vian
mortintinon. 12 Kaj Abraham profunde kliniĝis antaŭ la popolo de
la lando. 13 Kaj li diris al Efron aŭdeble por la popolo de la
lando jene: Mi petas, aŭskultu min: mi donas monon por la kampo;
prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon. 14 Kaj Efron
respondis al Abraham, dirante al li: 15 Mia sinjoro, aŭskultu
min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio ĝi estas inter mi
kaj vi? enterigu vian mortintinon. 16 Kaj Abraham aŭskultis
Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis
aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata
en la komerco. 17 Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno,
kiu estis antaŭ Mamre, la kampo kaj la kaverno sur ĝi kaj ĉiuj
arboj sur la kampo, inter ĉiuj ĝiaj limoj ĉirkaŭe, fariĝis 18
posedaĵo de Abraham antaŭ la okuloj de la filoj de Ĥet, de ĉiuj,
kiuj venis en la pordegon de lia urbo. 19 Kaj post tio Abraham
enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo,
antaŭ Mamre, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana. 20 Kaj la
kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham,
kiun li akiris de la filoj de Ĥet.

Sekva Ĉapitro →