↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 21

1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo
faris al Sara, kiel Li parolis. 2 Kaj Sara gravediĝis kaj naskis
al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu
Dio al li diris. 3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al
li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak. 4 Kaj Abraham
cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj,
kiel ordonis al li Dio. 5 Kaj Abraham havis la aĝon de cent
jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak. 6 Kaj Sara diris:
Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi. 7 Kaj
ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar
mi naskis filon en lia maljuneco.

8 Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham
faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun ĉi tiu
naskis al Abraham, mokas. 10 Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi
tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne
heredos kun mia filo, kun Isaak. 11 Kaj la afero forte malplaĉis
al Abraham pro lia filo. 12 Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne
malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion
diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian
idaron. 13 Sed ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos
popolon, ĉar li estas via semo. 14 Kaj Abraham leviĝis frue
matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al
Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj
foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-
Ŝeba. 15 Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la
infanon sub unu el la arbetaĵoj. 16 Kaj ŝi iris kaj sidiĝis
kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris:
Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis
kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori. 17 Kaj Dio aŭdis la voĉon
de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj
diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la
voĉon de la knabo el la loko, kie li estas. 18 Leviĝu, prenu la
knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el
li. 19 Kaj Dio malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi ekvidis puton kun
akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis
la knabon. 20 Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandiĝis kaj
loĝis en la dezerto kaj fariĝis arkpafisto. 21 Kaj li loĝis en la
dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando
Egipta.

22 Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al
Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras; 23 nun ĵuru
do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia
filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun
vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel
fremdulo. 24 Kaj Abraham diris: Mi ĵuras. 25 Kaj Abraham riproĉis
Abimeleĥon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj
de Abimeleĥ. 26 Kaj Abimeleĥ diris: Mi ne scias, kiu faris tion,
kaj ankaŭ vi ne diris al mi; mi eĉ ne aŭdis pri tio ĝis hodiaŭ.
27 Kaj Abraham prenis ŝafojn kaj bovojn kaj donis al Abimeleĥ,
kaj ili ambaŭ starigis inter si interligon. 28 Kaj Abraham
starigis sep ŝafidojn aparte. 29 Kaj Abimeleĥ diris al Abraham:
Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte? 30 Kaj
tiu diris: Sep ŝafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi
atesto, ke mi elfosis tiun puton. 31 Tial tiu loko havas la nomon
Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris. 32 Kaj ili starigis
interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol
leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj. 33 Kaj Abraham
plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo,
la Dio eterna. 34 Kaj Abraham loĝis en la lando de la Filiŝtoj
longan tempon.

Sekva Ĉapitro →